Pirata Partio (Francio) | |
---|---|
Parti Pirate | |
piratpartio • partio | |
Lando | Francio |
Moto | « Liberté, démocratie, partage » « Libereco, Demokratio, Komuneco » |
Fondiĝo | 21-a de junio 2006 4-a de aprilo 2009 (registrado en la JO) |
Ĉefa sidejo | 21, place de la République 75003 Paris |
Koloro(j) | Nigra kaj Blanka |
Ideologio | Interreta rekta demokratio Politika ekologio |
Municipaj Konsilistoj |
5 / 526341 |
Membroj | 489[1] (februaro 2022) |
Internacia aliĝo | Internacia Pirata Partio |
Retejo | www |
La Pirata Partio (PP) estas politika partio membro de la Internacia Pirata Partio, fondita en Francio en 2006, laŭ la modelo de la Piratpartio de Svedio. Ĝia moto estas « Libereco, Demokratio, Komuneco » (« Liberté, démocratie, partage » en la franca).
Ĝia programo disvolviĝas surbaze de la protekto de fundamentaj rajtoj kaj liberecoj, kaj en la cifereca regado kaj preter ĝi. La kampanjaj temoj prezentitaj dum la Francaj deputitaj balotoj de 2012 estas la leĝigo de ne-merkata dividado, la batalo kontraŭ perforta registrado, la sendependeco de la juĝistaro, la travideblo de la politika vivo kaj la malfermo de publikaj datumoj.